Ĉu artefaritaj lingvoj estas bonaj por socio?
abril 9th, 2006 Desactiva els comentaris
Memkompreneble, pro mia interesiĝo koncerne Esperanto, mi ankaŭ interesiĝas pri aliaj artefaritaj lingvoj, tamen tie mi ne volas multe skribi pri lingvoj, mi volas skribi per Esperanto por esplori tiun lingvon ludante.
Sombra elsendis al mi retmesaĝon pri Interlingvo. Interlingvo estas artefarita lingvo, kiu havas simplan gramatikon, kiel esperanto, sed siajn vortojn estas bazitaj sur latinidaj lingvoj kaj sur la angla. Do, iu kiu parolas latinida lingvo povas facile kompreni Interlingvon, sed ĝi ne havas la saman nivelon de kohereco, kiel Esperanto havas.
Tekstoj skribitaj interlingve estas tre magnetaj por ni, kiu parolas, minimume, du latinidaj lingvoj, la kataluna kaj la hispana. Ekzemple:
Durante decennios archeologos e scientistas ha examinate le mystic construction, justo al sud de Cairo. Centos de expeditiones ha entrate in le pyramide pro studiar su structura, e milles ha essayava divinar ubi se trovava vermente le mumia del pharaon Cheops. Generationes de egyptologos ha pensate que le Grande Pyramide e le duo altere pyramides esseva construite como sepulchros, e que le corpore e donos sepulchral de Cheops habeva essite robate. Sur le plateau anque es le sepulchros del filio Kefren, le reginas, membros del familia e functionarios. Illos e le Sphinge esseva erigite ante circa 4.500 annos.
Legante tion, nepre oni pensas ke iam tiu lingvo povos esti utila por utopika Respubliko Federala Iberika.
Tamen, ofte mi demandas al mi kiujn sekvojn havus ke iu stato adoptus artefaritan kaj neutralan lingvon (malgraŭ mi ĵus skribis tion, mi ankoraŭ ne scias ĉu Esperanto estas vere neŭtrala). Ĉu ni alproksimiĝus al la justa, neutrala kaj egalrajteca socio, priu kiu multe da esperantistoj revas? Aŭ, aliflanke, tiu lingvo estus ilo por plu disigi staton kaj popolon?
Nun mi opinias ke artefaritaj lingvoj estas tre belaj teĥnologioj kaj ke oni devus esplori ilin. En tiu frazo la vorto teĥnologio gravas. Mi estas konvinkita, ke artefaritaj lingvoj, alimaniere ol aliaj lingvoj, nur estas teĥnologioj kaj do sia disvastigado povus esti bona aŭ malbona por socio, ĉio dependas de kiel oni disvastigas ilin. Oni devus esti lerta. Tamen, kiel teĥnologisto, mi kredas ke oni devus disvastigi ilin kaj ke sekvoj povus esti tre bonaj por la homaro.