Ĉu Esperanto sufiĉas por atingi pacon?
agost 8th, 2006 Desactiva els comentaris
Dum la pasinta jaro, mia unua jaro kiel esperantisto, mi aŭskultis –aŭ legis–esperantistojn asertante ke esperanto estas ilo por paco. Mi opinias ke eble Esperanto povus esti utila. Sed mi ne samopiniias kun kelkaj esperantistoj kiuj foje asertas ke esperanto sufiĉus por atingi pacon. Iuj opinias ke se ĉiuj komprenus unu la alian pere de Esperanto la mondo estus multe pli pacema ol hodiaŭ. Mi volus samopinii, sed, bedaŭrinde, mi ne povas.
Foje mi pensas ke kelkaj esperantistoj tro gravigas esperanton kaj tiu ideo, ke la venko de esperanto helpus ĉesi militojn, estas ekzemplo de tiu gravigo.
Kiel esperantisto mi ankaŭ volus ke esperanto helpus pacon sed, historio montras ke multe da homoj kiuj parolas la saman lingvon interbatalas. Oni povas trovi ekzemplojn ene de familioj, najbaraĵoj, landoj,…, ĉie.
Ekzemple, kroatoj kaj serboj parolas la saman lingvon, kaj militis. Usonanoj ankaŭ vekis intercivitanan militon, kaj la milito estis inter parolantoj de la angla. Kaj en hispanio la civitana milito ne estis inter parolantoj de malsamaj lingvoj sed inter dekstro kaj maldekstro. En Libano pluraj sektoj batalis dum kvin dek jaroj kaj ĉiuj parolas la araban. Kaj tiel plu.
Paroli la saman lingvon ne sufiĉas por atingi pacon. Kaj eĉ eble ne estas necesa. Oni povus atingi pacon sen havi komunuman neŭtralan lingvon, ĉar preskaŭ ĉiam lingvoj ne estas la kaŭzo de militoj, tamen lingvoj povas esti uzataj kiel armiloj.
Esperanto estas mirinda kaj, jes, ĝi povas helpi komunikadon inter kulturoj, sed bedaŭrinde Esperanto ne solvos la plej gravajn problemojn de tiu mondo.