Hesbolao
2006.07.23 escrit per Pere Quintana Seguí
Nune pro la milito inter Hesbolao kaj Israelo oni multe verkas pri la kaŭzoj de ĉi-tiu perforto. Bedaŭrinde, mi opinias ke multe da personoj ne komprenas kia estas la naturo de Hesbolao, do mi decidis skribi iomete pri tio.
Hesbolao estas grupo kiu nenion faros por paco kaj stabileco. Tio estas pro sia naturo, Hesbolao estas paraŝtato kiu pravigas sian ekzistado per ĉiutempa batalo kontraŭ la malamiko. Sen la rezistado, Hesbolao ne havas sencon, do se neniu okupacias Libanon, ĝi devos inventi okupacion por kontinui la “rezistadon”.
La plej grava afero pri kiu Hesbolao okupiĝas estas sia ekzistado, tiel ĝi ĉiam pli gravigos siajn interesojn ol interesoj de Libananoj. Gravas vidi ke, fakte, Hesbolao ne bedaŭras la morton de civiluloj, ĉar tiujn mortojn estas utilegaj por pravigi sin. Kiel pli da civiluloj mortos pro Israelaj bomboj, pli granda estos la subteno de la internacia opinio al la “libana kaŭzo”, do al Hesbolao. Tiel, oni komprenas kial tiu armeo konstruas kaj bunkerojn kaj armilejojn kaj aliajn militajn strukturojn kaj gvidas la militon tie kien civiluloj loĝas.
La plej grava problemo estas ke la speco de milito kiun Hesbolao enkondukas, milito de kvara generacio, estas efikega kontraŭ ŝtatoj kaj malfacile ĝin oni povas kontraŭi. Hesbolao multe ŝatas malstabilajn situaciojn kiuj kaŭzas suferon, ĉar ĝi bezonas ĉiutempa milito por travivi, do militaj respondoj al ĝiaj provokoj, kiel la nuna Israela respondo, estas malefikaj. Aliflanke, politika solvo estas ankaŭ malebla ĉar ĝi kaŭzos la finon de la milito kaj la rezistado, do tiu organizaĵo neniam akceptos seriozajn intertraktojn por paco, ĉar ĝi bezonas malstabilecon. Do, nek oni povas ĝin alparoli pri paco, nek ĝin milite kontraŭi ĉar tiel ĝin oni pravigas. Plie, se oni havas la neokonservativan tenton de ĝin ataki kun ĉiu ebla forto por ĝin detrui komplete, oni kreos perfortega scenejo konstanta kiel la Iraka.
Israelo troviĝas ene de neelirebla ciklo. Ĉiu milito kiu ĝi enkondukos gvidos la regionon al pli malfacila situacio ol la antaŭa, kaj nutros malkontroleblajn paraŝtatajn organizaĵojn kiuj enkondukas kvaran generacian militon, kiel Hesbolao aŭ Hamaso. Sed, aliflanke, se Israelo ne respondas al provokoj malaperos kiel ŝtato, ĉar se ŝtato volas travivi devas sukcese protekti siajn civitanojn. Israelo devas travivi, do devas protekti israelanojn.
Kiel eliri tian ciklon? Mi ne scias kaj fakte mi pensas ke neniu scias kiel tion fari.
Poste la malsukceso de intertraktitaj pacoj, poste la malsukeco de unuflanka paco kaj vidante la perfortan ciklon ene de kiu troviĝas la regiono, la estonteco aperas malfacila kaj oni bezonas pripensado pri la situacion. Nunaj teoriaj kadroj ne sufiĉas por ĉiu kompreni, do oni bezonas novan teorian kadron ĉar alie oni povos pli malstabili la regionon kaŭzante pli da morto kaj sufero.

Pots seguir les respostes via el fil RSS 2.0.
Trackback des de la teva pàgina.