Israelo ne atingos siajn celojn
2006.07.27 escrit per Pere Quintana Seguí
Realo estas malklara, pro tio nun ne eblas eliri la fortiĝantan inferan ciklon [eo], kiu enhavas Israelon kaj siajn najbarojn. Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis ke Israelo rajtas kaj devas defendi siajn civitanoj de la atakoj fare de Hesbolao [es], kiu estas paraŝtata [1] organizo celanta la detruon de la juda ŝtato. Sed mi ankaŭ skribis ke eble Israelo ne atingos siajn militajn celojn kaj ke poste la nuna milito la regionon troviĝos en malpli pacema situacio ol antaŭe [es]. En tiu blogero [en] vi trovos klarigojn pri tio.
Bedaŭrinde, laŭ la evoluo de la milito, malfacile Hesbolao malaperos.
Do oni ankoraŭ serĉas metodon kiu kapabligis onin ĉesigi la agadon de organizo kiu:
- ne volas intertrakti,
- volas malaperigi sian najbaron porĉiame,
- havas teokratian vizion de la vivo,
- ne valoras demokration,
- ne valoras vivon tiel kiel ni ĝin valoras.
Mi opiniias ke, bedaŭrinde, nune ni ĉiuj mankas la konon kiu permesus onin krei la bezonatajn kondiĉojn por paco en Mezoriento.
[1] Mi ne scias kiel esperantigi la katalunan vorton «paraestat»

Pots seguir les respostes via el fil RSS 2.0.
Trackback des de la teva pàgina.