Pri la eternaj kaj stultaj debatoj pri lingvoj kaj dialektoj

2006.10.01 escrit per Pere Quintana Seguí

Multe lacigas al ni, tiuj kiuj volas normale uzi la katalunan, aŭskulti la debatojn pri ĉu la valencia, la menorka aŭ la majorka “lingvoj” estas malsamaj al la kataluna.

Tiu debato estas komplete absurda pro multe da motivoj. Sed tio kio vere koleras min estas tio, ke oni dividas la lingvon mallogike laŭ politikaj limoj sed ne lingvistikaj. Ni ĉiuj scias ke, simpligante, la kataluna lingvo ŝanĝas laŭ la orienta-okcidenta direkto, ne laŭ la suda-norda. Valencianoj parolas simile al la katalunoj el la okcidenta Katalunio, kaj katalunoj el oriento kaj okcidento parolas malsame.

Sed tiu situacio ne estas nur nia. Multe da lingvoj estas dividitaj laŭ politikaj kialoj. Foje la parolantoj konsentas tion, do la politika divido ne estas problemo, sed foje ne ĉiuj tion konsentas, do oni havas problemon, kiel ni.

Ekzemple, la lingvo de bosnoj, serboj, kroatoj kaj montenegranoj estas ankaŭ dividita laŭ politikaj limoj, ne lingvistikaj. Antaŭ nelonge, kiam Montenegro sendependiĝis, mi aŭskultis en franca radio tradukiston kiu ironie rakontis kiel sia vivoprotokolo longiĝis dum la jaroj. Antaŭe ŝi estis tradukisto el la serbokroata al la franca, nun ŝi tradukas el multe da sudeslavaj lingvoj. Tio okazis dank’al politiko, ne al la lernado de novajn lingvojn.

Mi parolis pri tiu lingvistika afero kun du kroataj amikoj, kaj ambaŭ diris al mi ke, fakte, serboj kaj kroatoj interkomprenas unu la alian senprobleme, malgraŭ kelkaj malsamaj vortoj kiuj, nun, oni pli uzas ol antaŭe. Same kiel en la valencia televido, kie oni klopodas uzi la plej malsamajn vortojn, eĉ se ili estas strangaj.

Ankaŭ, unu el miaj amikoj diris al mi ke, kvankam serboj kaj kroatoj interkompreniĝas, ili parolas malsamajn lingvojn, tiel kiel kelkaj valencianoj kiuj, parolante la valencia, diras al vi ke la menorka kaj la valencia ne estas la sama lingvo. Ĝenerale, ideologio estas pli forta ol evidenta rezonado.

En retlisto de iberaj esperantistoj, oni parolis pri tiu afero. Oni parolis pri la galegia kaj la portugala, kaj ankaŭ pri la serba kaj la kroata. Pedro Hernadez skribis:

Tio memorigas al mi pri la serba-kroata-bosna afero… kaj hodiaŭ matene, mi unuafoje legis pri la… montenegra. Lernu unu lingvon: scipovos kvin. La plej amuza afero estas ke estas tri dialektoj de la serbokroata lingvo: ŝtokavski, ĉakavski kaj kajkavski, kaj ĉiuj tiuj “lingvoj” (serba, kroata, bosna… montenegra) estas ĉiuj la sama dialekto (ŝtokavski), tamen, la parolantoj de ĉakavski (norda Dalmatio) neniam postulis ke ĉakavski estu agnoskita kiel aparta lingvo… kaj la loka dialekto de la Zagreba regiono (la plej naciisma) estas kajkavski,kvankam ili nomas “kroata” sian lingovn, kiu ne estas la loka dialekto, sed la sama dialekto kiun oni parolas preskaŭ en la tuta Serbio kaj Bosnio… freneze, ĉu ne?

Do, la divido inter serba, bosna kaj kroata lingvoj estas sensenca, la veraj dialektoj ne disdividas laŭ naciismaj limoj.

Lingvistike, oni ne ĉiam facile povas klasifiki dialektojn. Ekzemple, ĉu la skandinavaj lingvoj estas la sama? Ĉu la galegia kaj la portugala estas la sama? La problemo estas ke la plimulto de debatoj ne estas pri aŭtentikaj lingvistikaj duboj, sed pri politikaj kialoj, kutime, naciismaj. Bedaŭrinde, oni malkovris ke per amaskomunikiloj, edukado kaj aliaj iloj oni povas krei novajn “naciajn kaj lingvistikajn indentecojn”, konstruante kaj dividante dialektojn kaj lingvojn. Kaj tio, politike, estas utilega. Konsekvence, oni ĉiam aŭskultos kaj legos stultajn lingvistikajn debatojn.

Eble, unu tago, tiuj valencianoj kiuj volas dividi la lingvon, havos sian internacie agnoskatan lingvon, kiel kroatoj, eĉ se neniu parolas ĝin. Tempo al tempo. Tempo al la demagogio kaj demokratio. Mi preferas kontempli la spektaklon ironie, ĉar tiuj stultaj lingvistikaj debatoj estas kerna homara malsano, kiu neniam estos venkita.

Arxivat a Uncategorized
Etiquetes:

Deixa un comentari

Aquesta és una pàgina lliure. Llevat d'indicació o advertència en sentit contrari, l'autor d'aquesta pàgina és en Pere Quintana Seguí, el qual l'ha escrit i en fa devolució expressa al Domini Públic.