Flugbiciklo

2006.10.26 escrit per Pere Quintana Seguí

Tiuj fotoj aĝas pli ol dudek jarojn sed ili ankoraŭ restas ĉe la estonteco. Ia estonteco kie efikeco valoras pli ol potenco. Mi revas ke iam mi flugbiciklos al mia laboro.

Gossamer Albatross Gossamer Albatross

Gossamer Albatross

Gossamer Albatross Gossamer Albatross

Arxivat a Uncategorized, etiquetat com
| Cap comentari »

Kie estas la danĝero?

2006.10.24 escrit per Pere Quintana Seguí

Kutime kiam oni parolas pri Guglo, ŝajnas ke tiu entrepreno konkeros la tutan interreton kaj, eĉ, la tutan mondon. Antaŭe, kutime oni pensis ke IBM aŭ Mikrosofto devenos solidajn monopolojn. Sed, nun oni uzas Linukson, Guglon, Skajpon, kaj aliajn produktojn kiuj ne apartenas al antaŭe monopoligotaj entreprenoj. Dank’al la naturaj leĝoj kiuj estras la kreskon de entreprenoj, la strukturo de interreto kaj la malebleco havi komplete lojalajn dungitojn, tiu monopola koŝmaro ne eblas. Do mi pensas ke la danĝeroj ne alvenos el Guglon, sed ili alvenos el parlamentoj kaj estraroj. Mi ne timas pri Guglon legi miajn retmesaĝojn, mi temas ke iam NSA-n prenos miajn datojn ĉe Guglo.

Plulegu katalune.

Arxivat a Uncategorized, etiquetat com
| Cap comentari »

Demokratio bezonas konstantan zorgadon

2006.10.22 escrit per Pere Quintana Seguí

George W Bush faris leĝon kiu subfosas la plej bazajn principojn de liberala demokratio kaj preskaŭ neniu koncerniĝas pri tio. En Eŭropo ni faras ion similan al nia pli malsolida demokratia sistemo. Ŝajnas ke ni ne scias ke demokratio bezonas senĉesan zorgadon. Ni ne scias, aŭ ni ne volas scii, ke nenio daŭras porĉiame. Demokratio povas sendolore naski faŝismon. Totalismon nur naskas demokration pere de teroro, sango kaj sufero. Oni devus koncerniĝi pri tio, nia libereco kaj nia vivo dependas el tio. Ne cedu antaŭ popolismoj kaj aŭtoritatismoj, dekstraj aŭ maldekstraj.

Plulegu katalune.

Arxivat a Uncategorized, etiquetat com
| Cap comentari »

Pri la eternaj kaj stultaj debatoj pri lingvoj kaj dialektoj

2006.10.01 escrit per Pere Quintana Seguí

Multe lacigas al ni, tiuj kiuj volas normale uzi la katalunan, aŭskulti la debatojn pri ĉu la valencia, la menorka aŭ la majorka “lingvoj” estas malsamaj al la kataluna.

Tiu debato estas komplete absurda pro multe da motivoj. Sed tio kio vere koleras min estas tio, ke oni dividas la lingvon mallogike laŭ politikaj limoj sed ne lingvistikaj. Ni ĉiuj scias ke, simpligante, la kataluna lingvo ŝanĝas laŭ la orienta-okcidenta direkto, ne laŭ la suda-norda. Valencianoj parolas simile al la katalunoj el la okcidenta Katalunio, kaj katalunoj el oriento kaj okcidento parolas malsame.

Sed tiu situacio ne estas nur nia. Multe da lingvoj estas dividitaj laŭ politikaj kialoj. Foje la parolantoj konsentas tion, do la politika divido ne estas problemo, sed foje ne ĉiuj tion konsentas, do oni havas problemon, kiel ni.

Ekzemple, la lingvo de bosnoj, serboj, kroatoj kaj montenegranoj estas ankaŭ dividita laŭ politikaj limoj, ne lingvistikaj. Antaŭ nelonge, kiam Montenegro sendependiĝis, mi aŭskultis en franca radio tradukiston kiu ironie rakontis kiel sia vivoprotokolo longiĝis dum la jaroj. Antaŭe ŝi estis tradukisto el la serbokroata al la franca, nun ŝi tradukas el multe da sudeslavaj lingvoj. Tio okazis dank’al politiko, ne al la lernado de novajn lingvojn.

Mi parolis pri tiu lingvistika afero kun du kroataj amikoj, kaj ambaŭ diris al mi ke, fakte, serboj kaj kroatoj interkomprenas unu la alian senprobleme, malgraŭ kelkaj malsamaj vortoj kiuj, nun, oni pli uzas ol antaŭe. Same kiel en la valencia televido, kie oni klopodas uzi la plej malsamajn vortojn, eĉ se ili estas strangaj.

Ankaŭ, unu el miaj amikoj diris al mi ke, kvankam serboj kaj kroatoj interkompreniĝas, ili parolas malsamajn lingvojn, tiel kiel kelkaj valencianoj kiuj, parolante la valencia, diras al vi ke la menorka kaj la valencia ne estas la sama lingvo. Ĝenerale, ideologio estas pli forta ol evidenta rezonado.

En retlisto de iberaj esperantistoj, oni parolis pri tiu afero. Oni parolis pri la galegia kaj la portugala, kaj ankaŭ pri la serba kaj la kroata. Pedro Hernadez skribis:

Tio memorigas al mi pri la serba-kroata-bosna afero… kaj hodiaŭ matene, mi unuafoje legis pri la… montenegra. Lernu unu lingvon: scipovos kvin. La plej amuza afero estas ke estas tri dialektoj de la serbokroata lingvo: ŝtokavski, ĉakavski kaj kajkavski, kaj ĉiuj tiuj “lingvoj” (serba, kroata, bosna… montenegra) estas ĉiuj la sama dialekto (ŝtokavski), tamen, la parolantoj de ĉakavski (norda Dalmatio) neniam postulis ke ĉakavski estu agnoskita kiel aparta lingvo… kaj la loka dialekto de la Zagreba regiono (la plej naciisma) estas kajkavski,kvankam ili nomas “kroata” sian lingovn, kiu ne estas la loka dialekto, sed la sama dialekto kiun oni parolas preskaŭ en la tuta Serbio kaj Bosnio… freneze, ĉu ne?

Do, la divido inter serba, bosna kaj kroata lingvoj estas sensenca, la veraj dialektoj ne disdividas laŭ naciismaj limoj.

Lingvistike, oni ne ĉiam facile povas klasifiki dialektojn. Ekzemple, ĉu la skandinavaj lingvoj estas la sama? Ĉu la galegia kaj la portugala estas la sama? La problemo estas ke la plimulto de debatoj ne estas pri aŭtentikaj lingvistikaj duboj, sed pri politikaj kialoj, kutime, naciismaj. Bedaŭrinde, oni malkovris ke per amaskomunikiloj, edukado kaj aliaj iloj oni povas krei novajn “naciajn kaj lingvistikajn indentecojn”, konstruante kaj dividante dialektojn kaj lingvojn. Kaj tio, politike, estas utilega. Konsekvence, oni ĉiam aŭskultos kaj legos stultajn lingvistikajn debatojn.

Eble, unu tago, tiuj valencianoj kiuj volas dividi la lingvon, havos sian internacie agnoskatan lingvon, kiel kroatoj, eĉ se neniu parolas ĝin. Tempo al tempo. Tempo al la demagogio kaj demokratio. Mi preferas kontempli la spektaklon ironie, ĉar tiuj stultaj lingvistikaj debatoj estas kerna homara malsano, kiu neniam estos venkita.

Arxivat a Uncategorized, etiquetat com
| Cap comentari »

Ĉu Esperanto sufiĉas por atingi pacon?

2006.08.08 escrit per Pere Quintana Seguí

Esperanto lingvo de pacoDum la pasinta jaro, mia unua jaro kiel esperantisto, mi aŭskultis –aŭ legis–esperantistojn asertante ke esperanto estas ilo por paco. Mi opinias ke eble Esperanto povus esti utila. Sed mi ne samopiniias kun kelkaj esperantistoj kiuj foje asertas ke esperanto sufiĉus por atingi pacon. Iuj opinias ke se ĉiuj komprenus unu la alian pere de Esperanto la mondo estus multe pli pacema ol hodiaŭ. Mi volus samopinii, sed, bedaŭrinde, mi ne povas.

Foje mi pensas ke kelkaj esperantistoj tro gravigas esperanton kaj tiu ideo, ke la venko de esperanto helpus ĉesi militojn, estas ekzemplo de tiu gravigo.

Kiel esperantisto mi ankaŭ volus ke esperanto helpus pacon sed, historio montras ke multe da homoj kiuj parolas la saman lingvon interbatalas. Oni povas trovi ekzemplojn ene de familioj, najbaraĵoj, landoj,…, ĉie.

Ekzemple, kroatoj kaj serboj parolas la saman lingvon, kaj militis. Usonanoj ankaŭ vekis intercivitanan militon, kaj la milito estis inter parolantoj de la angla. Kaj en hispanio la civitana milito ne estis inter parolantoj de malsamaj lingvoj sed inter dekstro kaj maldekstro. En Libano pluraj sektoj batalis dum kvin dek jaroj kaj ĉiuj parolas la araban. Kaj tiel plu.

Paroli la saman lingvon ne sufiĉas por atingi pacon. Kaj eĉ eble ne estas necesa. Oni povus atingi pacon sen havi komunuman neŭtralan lingvon, ĉar preskaŭ ĉiam lingvoj ne estas la kaŭzo de militoj, tamen lingvoj povas esti uzataj kiel armiloj.

Esperanto estas mirinda kaj, jes, ĝi povas helpi komunikadon inter kulturoj, sed bedaŭrinde Esperanto ne solvos la plej gravajn problemojn de tiu mondo.

Arxivat a Uncategorized, etiquetat com
| Cap comentari »

Israelo ne atingos siajn celojn

2006.07.27 escrit per Pere Quintana Seguí

NasrallahRealo estas malklara, pro tio nun ne eblas eliri la fortiĝantan inferan ciklon [eo], kiu enhavas Israelon kaj siajn najbarojn. Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis ke Israelo rajtas kaj devas defendi siajn civitanoj de la atakoj fare de Hesbolao [es], kiu estas paraŝtata [1] organizo celanta la detruon de la juda ŝtato. Sed mi ankaŭ skribis ke eble Israelo ne atingos siajn militajn celojn kaj ke poste la nuna milito la regionon troviĝos en malpli pacema situacio ol antaŭe [es]. En tiu blogero [en] vi trovos klarigojn pri tio.

Bedaŭrinde, laŭ la evoluo de la milito, malfacile Hesbolao malaperos.

Do oni ankoraŭ serĉas metodon kiu kapabligis onin ĉesigi la agadon de organizo kiu:

  1. ne volas intertrakti,
  2. volas malaperigi sian najbaron porĉiame,
  3. havas teokratian vizion de la vivo,
  4. ne valoras demokration,
  5. ne valoras vivon tiel kiel ni ĝin valoras.

Mi opiniias ke, bedaŭrinde, nune ni ĉiuj mankas la konon kiu permesus onin krei la bezonatajn kondiĉojn por paco en Mezoriento.

[1] Mi ne scias kiel esperantigi la katalunan vorton «paraestat»

Arxivat a Uncategorized, etiquetat com
| Cap comentari »

Hesbolao

2006.07.23 escrit per Pere Quintana Seguí

HesbollahNune pro la milito inter Hesbolao kaj Israelo oni multe verkas pri la kaŭzoj de ĉi-tiu perforto. Bedaŭrinde, mi opinias ke multe da personoj ne komprenas kia estas la naturo de Hesbolao, do mi decidis skribi iomete pri tio.

Hesbolao estas grupo kiu nenion faros por paco kaj stabileco. Tio estas pro sia naturo, Hesbolao estas paraŝtato kiu pravigas sian ekzistado per ĉiutempa batalo kontraŭ la malamiko. Sen la rezistado, Hesbolao ne havas sencon, do se neniu okupacias Libanon, ĝi devos inventi okupacion por kontinui la “rezistadon”.

La plej grava afero pri kiu Hesbolao okupiĝas estas sia ekzistado, tiel ĝi ĉiam pli gravigos siajn interesojn ol interesoj de Libananoj. Gravas vidi ke, fakte, Hesbolao ne bedaŭras la morton de civiluloj, ĉar tiujn mortojn estas utilegaj por pravigi sin. Kiel pli da civiluloj mortos pro Israelaj bomboj, pli granda estos la subteno de la internacia opinio al la “libana kaŭzo”, do al Hesbolao. Tiel, oni komprenas kial tiu armeo konstruas kaj bunkerojn kaj armilejojn kaj aliajn militajn strukturojn kaj gvidas la militon tie kien civiluloj loĝas.

Israel deffends its territoryLa plej grava problemo estas ke la speco de milito kiun Hesbolao enkondukas, milito de kvara generacio, estas efikega kontraŭ ŝtatoj kaj malfacile ĝin oni povas kontraŭi. Hesbolao multe ŝatas malstabilajn situaciojn kiuj kaŭzas suferon, ĉar ĝi bezonas ĉiutempa milito por travivi, do militaj respondoj al ĝiaj provokoj, kiel la nuna Israela respondo, estas malefikaj. Aliflanke, politika solvo estas ankaŭ malebla ĉar ĝi kaŭzos la finon de la milito kaj la rezistado, do tiu organizaĵo neniam akceptos seriozajn intertraktojn por paco, ĉar ĝi bezonas malstabilecon. Do, nek oni povas ĝin alparoli pri paco, nek ĝin milite kontraŭi ĉar tiel ĝin oni pravigas. Plie, se oni havas la neokonservativan tenton de ĝin ataki kun ĉiu ebla forto por ĝin detrui komplete, oni kreos perfortega scenejo konstanta kiel la Iraka.

Israelo troviĝas ene de neelirebla ciklo. Ĉiu milito kiu ĝi enkondukos gvidos la regionon al pli malfacila situacio ol la antaŭa, kaj nutros malkontroleblajn paraŝtatajn organizaĵojn kiuj enkondukas kvaran generacian militon, kiel Hesbolao aŭ Hamaso. Sed, aliflanke, se Israelo ne respondas al provokoj malaperos kiel ŝtato, ĉar se ŝtato volas travivi devas sukcese protekti siajn civitanojn. Israelo devas travivi, do devas protekti israelanojn.

Kiel eliri tian ciklon? Mi ne scias kaj fakte mi pensas ke neniu scias kiel tion fari.

Poste la malsukceso de intertraktitaj pacoj, poste la malsukeco de unuflanka paco kaj vidante la perfortan ciklon ene de kiu troviĝas la regiono, la estonteco aperas malfacila kaj oni bezonas pripensado pri la situacion. Nunaj teoriaj kadroj ne sufiĉas por ĉiu kompreni, do oni bezonas novan teorian kadron ĉar alie oni povos pli malstabili la regionon kaŭzante pli da morto kaj sufero.

Arxivat a Uncategorized, etiquetat com
| Cap comentari »

Eŭropaj lingvoj kaj teĥnologiaj ekentreprenoj

2006.06.18 escrit per Pere Quintana Seguí

Paul Graham estas unu el la plej interesaj homoj anoj de la nuna teĥnologia mondo. Liaj artikoloj estas kaj precizaj, kaj didaktikaj kaj lia malvarmeco surprizus iujn, sed ĉi tia malvarmeco estas necesa por objektive kompreni kiel funkcias la mondo. Mi ĉiam riproĉas al konservativuloj (dekstruloj kaj maldekstruloj) ke ili tro ofte analizas la mondon tra tiaj okulvitroj, kiuj nur montras la mondon kiel ili volus ke ĝi estus, miksante realon kaj deziron [1]. Kontraŭe, la persono kiu kreas novaĵojn unue analizas la realon kaj, poste, kiam li vere komprenas lian meĥanismojn, agas. Por komenci grandan projekton, oni ne povas cedi al la romantikismo. Graham tion ne faras.

En sia plej nova artikolo, Graham demandas al si kial teĥnologiaj ekentreprenoj (startups) kutime naskiĝas en Usono, kaj ne en aliaj landoj, kaj kiel oni povus krei la necesaj kondiĉoj por la kreado de ekentreprenojn en aliaj landoj. En tiu artikolo, kiun al vi mi rekomendas kune kun la antaŭa, Graham tion asertas:

The EU was designed partly to simulate a single, large domestic market. The problem is that the inhabitants still speak many different languages. So a software startup in Sweden is still at a disadvantage relative to one in the US, because they have to deal with internationalization from the beginning. It’s significant that the most famous recent startup in Europe, Skype, worked on a problem that was intrinsically international.

However, for better or worse it looks as if Europe will in a few decades speak a single language. When I was a student in Italy in 1990, few Italians spoke English. Now all educated people seem to be expected to– and Europeans do not like to seem uneducated. This is presumably a taboo subject, but if present trends continue, French and German will eventually go the way of Irish and Luxembourgish: they’ll be spoken in homes and by eccentric nationalists.

Tio gravas. Li asertas ke nia nuna ekonomia malfruo estas sekvo de multilingveco en Eŭropo, kaj li ankaŭ asertas ke ĉiuj lingvoj krom la angla mortiĝos, kaj nur estos parolataj hejme “de malmultaj ekcentrikaj naciistoj”.

Mi ne scias kiel pri tio vi pensas, sed mi ne volus ke iam tio okazus. Oni devus labori por krei malsama situacio al la priskribita por Graham, tiu devus esti bona por nia ekonomio kaj niaj ekentreprenoj sed ankaŭ por niaj lingvoj. Mi pensas ke se europaj ekentreprenoj povus disdoni la unuajn versiojn de siaj programoj en esperanto[2], kiu estas simpla kaj neŭtrala lingvo, oni havus pli bonan kaj pli esperan situacion. Ĉu oni atendos ke la kastilia, la franca, la germana kaj la kataluna estos paralotaj nur de malmultaj ekcentrikaj naciistoj? Ne forgesu, la procezo jam komencis!

[1] Ekzemple, kelkaj eŭropaj politikistoj, gvidataj de Francio, volas krei eŭropan Guglon por antaŭgardi eŭropan kulturon. Tiu estas la kutima konservativa revo. Teĥnologio ne tiel funkcias, registaron ne povas krei prosperan ekentreprenoj, tion devas fari junaj teĥnologistoj, la estraro devas helpi kreante la necesajn kondiĉojn por ke tio okazu.

[3] Tio similas al tio kion Maria Sandelin skribis ne antaŭlonge (jes, mi multe ŝin citas, sed ŝia blogo estas bonega) ŝi proponis traduki malkonatajn verkaĵojn skribitaj de malkonataj verkistoj anstataŭ traduki klasikajn. Ŝi asertis: “La plej sencoplenaj tradukoj laŭ mi estus tiuj de novaj, ankoraŭ malmulte konataj kaj tradukitaj verkoj. Tiel Esperanto povus roli kiel vera literatura ponto”.

Arxivat a Uncategorized, etiquetat com
| Cap comentari »

Bonvolemo ne sufiĉas

2006.06.04 escrit per Pere Quintana Seguí

Hieraŭ mi helpis en la esperanta budo, kiu estis aranĝita en la festivalo Camino en Tournefouille.

En la festivalo mi trovis multe pli da bonvolemo ol alio. Bedaŭrinde, bonvolemo ne sufiĉas por plibonigi la mondon, kiel bone argumentas Maria Sandelin, eĉ foie bonvolemo alportas onin fari agojn kies sekvoj estas nepositivaj.

Ekzemple, tie ni renkontis du personoj kiuj venis por demandi pri nia lingvo. Ni paroladis pri Esperanto kaj poste ili demandis ĉu ni povus signi por la malarmigado. Antaŭ signi, kiel kutime, ni zorge legis la dokumenton. Tie ni vidis ke ili estis anoj de asocio por la ekonomia malkreskado [1]. Oni petis ilin ĉu ili povis klarigi al ni kio estas la malkreskado kaj afable ili tion faris. Poste mi demandis al ili kiel ili farus por konvinki ĉiujn ajn, ĉar la malkreskado ke ili subtenas nur eblas se ĉiuj kuniĝas, kontraŭe, kiu ne ĉesus produkti devenus rapide pova feŭdoĉefo. Alivorte, tia harmonia malkreskado nur eblas se oni perforte devigas ĉiujn ajn ĉesi la produktado. Bedaŭrinde niajn amikoj ne komprenis tiun bazan fakton. Bonvoleme ili estis subtenante malbonaj ideoj por la homaro, eĉ tiuj ideoj kontraŭis neperforton, kiu estis la temo de la festivalo.

Racia kreskado estas malfacile atingebla sed eblas. Iam mi skribos pri teĥnologioj kaj ekologismo.

[1] La malkreskado estas ideo kiu nun oni ekaŭdas en Francaj komunikiloj. Subtenantoj pensas ke la “daŭrigebla kreskado” nur estas ilo uzata de grandaj korporacioj – kiel ne – kiu alportos nin al la fina apokalipso. Ili pensas ke la nura ebla solvo estas la malkreskado.

Arxivat a Uncategorized, etiquetat com
| Cap comentari »

Ĉu sufiĉe da kvalitaj retejoj?

2006.05.31 escrit per Pere Quintana Seguí

Post dek monatoj kiel esperantisto mi jam sufiĉe regas la esperantan lingvon por legi kvalitajn tekstojn, kvankam mi ankoraŭ devas uzi la vortaron pli ol mi volus.

Mi ŝatas legi beletrojn, kvankam mi ne estas vere romanema persono. Fakte kion mi vere ŝatas estas la legado de artikoloj, do ĉiutage mi legas multe da blogaĵojn kaj aliajn ne fiksian tekstojn.

Maria Sandelin pravas kiam ŝi asertas ke la deziro devus veni de interne, do oni ne devus legi ion ajn pro ĝi estas esperante skribita se oni ne legus ĝin en nia lingvo. Mi ne lernis esperanton por legi aĉaĵojn!

Ŝance mi jam trovis kvar retejojn, kiujn mi ŝatus legi aŭ aŭskulti katalune, do mi legas kaj aŭskultas ĝin esperante. Tiuj retejoj estas kaj la blogo de Maria Sandelin, kaj Libera Folio, kaj la blogo de Beĉjo kaj ankaŭ Radio Verda, kiu estas kvalita sonora elsendaĵo. Bedaŭrinde mi pensas ke kvar estas iometa, do mi ŝatus trovi pli da interesaj skribaĵoj kaj elsendaĵoj.

Laŭ via opinio, kion mi ŝatus legi? Ĉu ekzistas sufiĉe da kvalitaj esperantaj skribaĵojn? Foje mi pensas ke esperantistoj pensas tro pri la disvastigado de la lingvo ol bone ĝin uzi, kaj nepre maluzataj lingvoj mortiĝas. Ĉu ne?

Arxivat a Uncategorized, etiquetat com
| Cap comentari »

« Previous Entries

Aquest és un bloc lliure. Llevat d'indicació o advertència en sentit contrari, l'autor de les entrades d'aquest bloc es Pere Quintana Seguí, el qual les escriu i en fa devolució expressa al Domini Públic.